Juĝistoj 6:33
Kaj ĉiuj Midjanidoj kaj Amalekidoj kaj orientanoj kolektiĝis kune, kaj transiris kaj stariĝis tendare en la valo Jizreel.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Joshua 3:16tiam la akvo, kiu fluis de supre, haltis, stariĝis kiel unu muro, tre malproksime, ĉe la urbo Adam, kiu estas apud Cartan; kaj la akvo, kiu fluis al la maro de la stepo, al la Sala Maro, tute foriris. Kaj la popolo transiris kontraŭ Jeriĥo.
Joshua 19:18Kaj ilia limo estis: Jizreel kaj Kesulot kaj Ŝunem
Judges 7:1Kaj frue matene leviĝis Jerubaal, tio estas Gideon, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili starigis sian tendaron ĉe la fonto Ĥarod; kaj la tendaro de Midjan estis rilate al li sur la norda flanko de la monteto More en la valo.
Judges 7:24Kaj Gideon sendis senditojn sur la tutan monton de Efraim, por diri: Kuru renkonte al la Midjanidoj kaj baru al ili la akvon ĝis Bet-Bara kaj ĝis Jordan. Kaj kolektiĝis ĉiuj Efraimidoj kaj baris la vojon ĝis Bet-Bara kaj ĝis Jordan.
1 Kings 18:45Dume de momento al momento la ĉielo mallumiĝis de nuboj kaj vento, kaj fariĝis granda pluvo. Kaj Aĥab ekveturis kaj direktis sin al Jizreel.
1 Chronicles 5:19Ili militis kontraŭ la Hagaridoj, kontraŭ Jetur, Nafiŝ, kaj Nodab.