Juĝistoj 6:4
kaj stariĝadis tendare kontraŭ ili, kaj ekstermadis la produktojn de la tero sur la tuta spaco ĝis Gaza, kaj ne restigadis porvivaĵon ĉe la Izraelidoj, nek ŝafon, nek bovon, nek azenon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 10:19Kaj la limoj de la Kanaanidoj estis de Cidon ĝis Gerar kaj Gaza, ĝis Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim ĝis Laŝa.
Leviticus 26:16tiam ankaŭ Mi faros al vi tion: Mi sendos sur vin teruron, maldikiĝon, kaj febron, kiuj konsumas la okulojn kaj senfortigas la animon; kaj vi semos viajn semojn vane, ilin manĝos viaj malamikoj.
Deuteronomy 28:31Via bovo estos buĉita antaŭ viaj okuloj, sed vi ne manĝos de ĝi; via azeno estos rabita for de vi kaj ne revenos al vi; viaj ŝafoj estos fordonitaj al viaj malamikoj, kaj neniu vin helpos.
Deuteronomy 28:51Kaj ĝi manĝos la fruktojn de viaj brutoj kaj la fruktojn de via tero, ĝis ĝi ruinigos vin tiel, ke ĝi ne lasos al vi grenon, nek moston, nek oleon, nek naskitaĵojn de viaj grandaj brutoj, nek idaron de viaj malgrandaj brutoj, ĝis ĝi pereigos vin.
Jeremiah 5:17Ĝi formanĝos vian rikolton kaj vian panon, ekstermos viajn filojn kaj viajn filinojn, formanĝos viajn ŝafojn kaj viajn bovojn, formanĝos viajn vinberojn kaj viajn figojn, detruos per glavo viajn fortikigitajn urbojn, kiujn vi fidas.
Obadiah 1:5Ĉu ŝtelistoj venis al vi, aŭ noktaj rabistoj? kiamaniere vi estas tiel ruinigita? ili ŝtelus nur tiom, kiom sufiĉus por ili. Se vinberkolektantoj venus al vi, ili restigus ja forgesitajn berojn.