Juĝistoj 7:11
kaj aŭskultu, kion oni parolas; tiam fortiĝos viaj manoj, kaj vi iros malsupren en la tendaron. Kaj li iris kun sia junulo Pura al la unua armita taĉmenteto de la tendaro.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
10Sed se vi timas malsupreniri, tiam iru vi kun via junulo Pura al la tendaro,
Cross References
Genesis 24:14kaj la junulinon, al kiu mi diros: Volu klini vian kruĉon, ke mi trinku, kaj ŝi diros: Trinku, kaj mi trinkigos ankaŭ viajn kamelojn — ŝin Vi destinis por Via sklavo Isaak; kaj per tio mi sciiĝos, ke Vi faris favorkoraĵon al mia sinjoro.
Judges 7:13Gideon venis, kaj jen unu rakontas al sia kamarado sonĝon, kaj diras: Mi vidis en sonĝo, ke jen elbakita hordea pano ruliĝis tra la tendaro de Midjan, kaj venis al tendo, kaj ekfrapis ĝin tiel, ke ĝi falis, kaj renversis ĝin, kaj la tendo tute kuŝis.
1 Samuel 14:12Kaj la homoj el la garnizono ekparolis al Jonatan kaj al lia armilportisto, kaj diris: Venu al ni supren, kaj ni klarigos al vi aferon. Tiam Jonatan diris al sia armilportisto: Sekvu min, ĉar la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Izrael.
Ezra 6:22Kaj ili en ĝojo solenis la feston de macoj dum sep tagoj; ĉar la Eternulo ĝojigis ilin, kaj turnis al ili la koron de la reĝo de Asirio, por ke li fortigu iliajn manojn ĉe la laborado koncerne la domon de Dio, la Dio de Izrael.
Isaiah 35:3Fortigu la senfortiĝintajn manojn, kaj fortikigu la ŝanceliĝantajn genuojn.
Ephesians 3:16por ke Li donu al vi, laŭ la riĉo de Sia gloro, ke vi estu potence fortigitaj en la interna homo, per Lia Spirito;