Juĝistoj 7:14
Tiam lia kamarado respondis, dirante: Tio estas nenio alia, nur la glavo de Gideon, filo de Joaŝ, Izraelido; Dio transdonis en lian manon la Midjanidojn kaj la tutan tendaron.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 15:14Aŭdis popoloj kaj ektremis; Teruro atakis la loĝantojn de Filiŝtujo.
Numbers 23:5Kaj la Eternulo enmetis vorton en la buŝon de Bileam, kaj diris: Reiru al Balak kaj parolu tiel.
Numbers 24:10Tiam ekflamis la kolero de Balak kontraŭ Bileam, kaj li kunefrapis siajn manojn; kaj Balak diris al Bileam: Por malbeni miajn malamikojn mi vokis vin, kaj vi nun benis ilin jam tri fojojn!
Joshua 2:24Kaj ili diris al Josuo: La Eternulo transdonis en nian manon la tutan landon, kaj ĉiuj loĝantoj de la lando havas timon antaŭ ni.
Judges 3:28Kaj li diris al ili: Kuru post mi; ĉar la Eternulo transdonis viajn malamikojn, la Moabidojn, en viajn manojn. Kaj ili iris post li, kaj okupis la transirejon de Jordan, kondukantan al Moab, kaj permesis al neniu transiri.
2 Kings 7:6La Sinjoro aŭdigis al la tendaro de la Sirianoj la sonon de ĉaroj kaj la sonon de ĉevaloj, la sonon de granda militistaro. Kaj ili diris unu al la alia: Certe la reĝo de Izrael dungis kontraŭ ni la reĝojn de la Ĥetidoj kaj la reĝojn de la Egiptoj, ke ili iru kontraŭ nin.