Juĝistoj 8:33
Kiam Gideon mortis, la Izraelidoj denove malĉaste sekvis la Baalojn kaj elektis al si Baal-Beriton kiel sian dion.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 34:15Ne faru interligon kun la loĝantoj de la lando; ĉar, malĉastante kun siaj dioj kaj alportante oferojn al siaj dioj, ili eble vokos vin kaj vi manĝos de iliaj oferoj,
Judges 2:7Kaj la popolo servis al la Eternulo dum la tuta vivo de Josuo, kaj dum la tuta vivo de la plejaĝuloj, kiuj vivis longe post Josuo, kaj kiuj vidis ĉiujn grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris al Izrael.
Judges 2:19tiam, apenaŭ la juĝisto mortis, ili denove fariĝis pli malbonaj ol iliaj patroj, sekvante aliajn diojn, servante al ili, kaj adorante ilin. Ili ne dekliniĝis de siaj faroj kaj de sia malbona vojo.
Judges 8:27Kaj Gideon faris el tio efodon, kaj lokmetis ĝin en sia urbo, en Ofra; kaj ĉiuj Izraelidoj malĉastiĝis per ĝi tie; kaj tio fariĝis falilo por Gideon kaj por lia domo.
Judges 9:27Kaj ili eliris sur la kampon kaj ŝirkolektis siajn vinberojn kaj elpremis ilin kaj faris feston kaj iris en la domon de sia dio kaj manĝis kaj drinkis kaj malbenis Abimeleĥon.
Judges 10:6Kaj la Izraelidoj plue faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj servadis al la Baaloj kaj al la Aŝtaroj kaj al la dioj de Sirio kaj al la dioj de Cidon kaj al la dioj de Moab kaj al la dioj de la Amonidoj kaj al la dioj de la Filiŝtoj; kaj ili forlasis la Eternulon, kaj ne servadis al Li.