Juĝistoj 9:1
Abimeleĥ, filo de Jerubaal, iris en Ŝeĥemon, al la fratoj de sia patrino, kaj ekparolis al ili kaj al la tuta familio de la domo de sia patrinpatro jene:
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 33:18Veninte el Mezopotamio, Jakob alvenis bonstate en la urbo de Ŝeĥem, kiu estas en la lando Kanaana; kaj li starigis sian tendaron antaŭ la urbo.
Joshua 20:7Kaj ili konsekris la urbon Kedeŝ en Galileo, sur la monto de Naftali, kaj Ŝeĥem, sur la monto de Efraim, kaj Kirjat-Arba (tio estas Ĥebron), sur la monto de Jehuda.
Judges 8:31Kaj lia kromvirino, kiu estis en Ŝeĥem, ankaŭ naskis al li filon, kaj li donis al li la nomon Abimeleĥ.
1 Kings 12:1Reĥabeam iris en Ŝeĥemon, ĉar en Ŝeĥemon venis ĉiuj Izraelidoj, por fari lin reĝo.
1 Kings 12:20Kiam ĉiuj Izraelidoj aŭdis, ke Jerobeam revenis, ili sendis kaj vokis lin al la kunveno kaj faris lin reĝo super ĉiuj Izraelidoj. La domon de David sekvis sole nur la tribo de Jehuda.
Jeremiah 18:18Ili diris: Ni iru kaj interkonsiliĝu kontraŭ Jeremia; ĉar ne malaperis la leĝinstruo ĉe la pastro, nek konsilo ĉe la saĝulo, nek parolo ĉe la profeto; venu, ni batu lin per la lango, kaj ni ne atentu liajn vortojn.