Juĝistoj 9:57
Kaj la tutan malbonagon de la loĝantoj de Ŝeĥem Dio revenigis sur ilian kapon; kaj venis sur ilin la malbeno de Jotam, filo de Jerubaal.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Judges 1:7Kaj Adoni-Bezek diris: Sepdek reĝoj kun dehakitaj dikfingroj de la manoj kaj piedoj kolektadis panrestaĵojn sub mia tablo; kiel mi agis, tiel Dio repagis al mi. Kaj oni venigis lin en Jerusalemon, kaj li mortis tie.
Judges 9:45Kaj Abimeleĥ batalis kontraŭ la urbo la tutan tiun tagon; kaj li prenis la urbon, kaj mortigis la popolon, kiu estis en ĝi; kaj li detruis la urbon kaj semis sur ĝia loko salon.
1 Kings 16:34En lia tempo Ĥiel, Bet-Elano, konstruis Jeriĥon. Kun perdo de sia unuenaskito Abiram li fondis ĝin, kaj kun perdo de sia plej juna filo Segub li starigis ĝiajn pordegojn, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Josuo, filo de Nun.
Psalms 94:23Kaj Li redonos al ili por iliaj malbonagoj, Kaj por ilia malboneco Li ilin ekstermos; Ilin ekstermos la Eternulo, nia Dio.
Isaiah 3:11Ve al la malbona malvirtulo! ĉar la faroj de liaj manoj estos repagitaj al li.