Lamentations 1:13
De supre Li ĵetis fajron en miajn ostojn, kaj ĝi ekregis en ili; Li etendis reton antaŭ miaj piedoj, renversis min malantaŭen; Li ruinigis min, faris min dolorplena dum la tuta tago.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 12:9Ne manĝu ĝin duonkrudan, nek kuiritan en akvo, sed nur rostitan sur fajro kun ĝiaj kapo, kruroj, kaj internaĵoj.
Deuteronomy 32:21Ili incitis Min per ne-dio, Kolerigis Min per siaj vantaĵoj: Tial Mi incitos ilin per ne-popolo, Per popolo malnobla Mi ilin kolerigos.
Job 19:6Tiam sciu, ke Dio faris al mi maljustaĵon, Kaj ĉirkaŭis min per Sia reto.
Psalms 22:14Kiel akvo mi disverŝiĝis, Kaj disiĝis ĉiuj miaj ostoj; Mia koro fariĝis kiel vakso, Fandiĝis en mia interno.
Psalms 35:4Hontigitaj kaj malhonoritaj estu tiuj, kiuj celas kontraŭ mia animo; Turniĝu reen kaj estu hontigitaj tiuj, kiuj intencas malbonon kontraŭ mi.
Psalms 70:2Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj, kiuj serĉas mian animon; Retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.