Libro de la Plorkanto 1:18
Justa Li estas, la Eternulo, ĉar mi malobeis Liajn vortojn. Aŭskultu, ho ĉiuj popoloj, kaj rigardu mian suferadon: Miaj virgulinoj kaj junuloj iris en kaptitecon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de la Plorkanto 1
Cross References
Deuteronomy 28:32Viaj filoj kaj viaj filinoj estos fordonitaj al alia popolo, kaj viaj okuloj rigardos kaj sopiros pri ili la tutan tagon; sed ne estos forto en viaj manoj.
Deuteronomy 32:4Li estas la Roko; perfektaj estas Liaj faroj; Ĉar ĉiuj Liaj vojoj estas justaj. Li estas Dio fidela kaj sen malbonago; Justa kaj verama Li estas.
1 Samuel 12:14Se vi timos la Eternulon kaj servos al Li kaj obeos Lian voĉon kaj ne ribelos kontraŭ la diro de la Eternulo, tiam vi kaj ankaŭ la reĝo, kiu ekregis super vi, estos sub la defendo de la Eternulo, via Dio.
1 Kings 9:8Kaj pri ĉi tiu domo, kiu estas tre alta, ĉiu preteriranto miregos kaj fajfos; kaj oni diros: Pro kio la Eternulo agis tiele kun ĉi tiu lando kaj kun ĉi tiu domo?
Ezra 9:13Kaj post ĉio, kio trafis nin pro niaj malbonaj faroj kaj pro nia granda kulpo, kaj kiam nun Vi indulgis nin malgraŭ niaj malbonagoj kaj donis al ni tian saviĝon,
Nehemiah 9:26Kaj ili fariĝis malobeemaj kaj defalis de Vi kaj ĵetis Vian instruon malantaŭ sian dorson; Viajn profetojn, kiuj admonis ilin returni sin al Vi, ili mortigis; kaj ili faris grandajn blasfemojn.