Libro de la Plorkanto 1:5
Ĝiaj kontraŭuloj fariĝis ĉefoj, ĝiaj malamikoj ĝuas bonstaton; Ĉar la Eternulo ĵetis sur ĝin mizeron pro la multo de ĝiaj malbonagoj; Ĝiaj infanoj iris en kaptitecon, pelataj de la malamiko.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de la Plorkanto 1
Cross References
Deuteronomy 4:25Se vi naskos filojn kaj filojn de filoj, kaj, longe vivinte sur la tero, vi malĉastiĝos kaj faros skulptitan figuron de io kaj faros malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, via Dio, kolerigante Lin:
Deuteronomy 28:41Filojn kaj filinojn vi naskigos, sed ili ne estos ĉe vi; ĉar ili iros en malliberecon.
Deuteronomy 28:44Li pruntedonos al vi, sed vi ne pruntedonos al li; li estos kapo, kaj vi estos vosto.
Deuteronomy 31:16Kaj la Eternulo diris al Moseo: Jen vi iras dormi kun viaj patroj; kaj ĉi tiu popolo komencos malĉasti post fremdaj dioj de tiu lando, en kiun ĝi venas, kaj ĝi forlasos Min kaj rompos Mian interligon, kiun Mi faris kun ĝi.
Deuteronomy 32:15Kaj Jeŝurun grasiĝis kaj malhumiliĝis; Vi grasiĝis, dikiĝis, kaj sebopleniĝis; Kaj li forlasis la Dion, kiu lin kreis, Kaj li malrespektis la Rokon de sia savo.
2 Chronicles 36:14Ankaŭ ĉiuj estroj de la pastroj kaj de la popolo tre multe pekadis, simile al ĉiuj abomenindaĵoj de la nacioj, kaj ili malpurigis la domon de la Eternulo, kiun Li sanktigis en Jerusalem.