Libro de la Plorkanto 1:7
En la tagoj de sia mizero kaj suferoj Jerusalem rememoras ĉiujn ĉarmaĵojn, kiujn ŝi havis en la tempoj pasintaj; Dume nun ŝia popolo enfalis en la manon de premanto, kaj neniu ŝin helpas, La malamikoj ŝin rigardas kaj ridas pri ŝia ruiniĝo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de la Plorkanto 1
Cross References
Deuteronomy 4:34Aŭ ĉu provis ia dio iri kaj preni al si unu popolon el inter alia popolo per provoj, per signoj, kaj per mirakloj, kaj per milito kaj per forta mano kaj per etendita brako kaj per grandaj teruraĵoj, simile al ĉio, kion faris al vi la Eternulo, via Dio, en Egiptujo, antaŭ viaj okuloj?
Job 29:2Ho, se estus al mi tiel, kiel en la antaŭaj monatoj, Kiel en la tempo, kiam Dio min gardis;
Psalms 77:3Mi rememoras Dion, kaj mi ĝemas; Mi meditas, kaj mia spirito malĝojas. Sela.
Psalms 79:4Ni fariĝis hontindaĵo por niaj najbaroj, Mokataĵo kaj insultataĵo por niaj ĉirkaŭantoj.
Psalms 147:19Li sciigas al Jakob Sian vorton, Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael.
Isaiah 64:10Viaj sanktaj urboj fariĝis dezerto, Cion fariĝis dezerto, Jerusalem ruino.