Libro de la Plorkanto 2:19
Leviĝu, ploregu en la nokto en la komenco de ĉiu gardoparto; Elverŝu kiel akvon vian koron antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro; Levu al Li viajn manojn pro la animo de viaj infanoj, kiuj senfortiĝas de malsato en la komenco de ĉiuj stratoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de la Plorkanto 2
Cross References
1 Samuel 1:15Sed Ĥana respondis kaj diris: Ne, mia sinjoro, mi estas virino kun malĝoja koro; vinon aŭ ebriigaĵon mi ne trinkis, mi nur elverŝas mian animon antaŭ la Eternulo.
Job 3:24Antaŭ ol mi ekmanĝas panon, mi devas ĝemi, Kaj mia plorkriado verŝiĝas kiel akvo;
Psalms 42:8En la tago la Eternulo aperigas al mi Sian bonecon, Kaj en la nokto mi havas kanton al Li, Preĝon al la Dio de mia vivo.
Psalms 63:4Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, Levadus miajn manojn pro Via nomo.
Psalms 119:147Antaŭ la matenruĝo mi vokas; Vian vorton mi fidas.
Psalms 141:2Mia preĝo valoru antaŭ Vi kiel incenso, La levo de miaj manoj kiel vespera oferdono.