Libro de la Plorkanto 2:5
La Sinjoro fariĝis kiel malamiko, Li ekstermis Izraelon, ekstermis ĉiujn liajn palacojn, detruis liajn fortikaĵojn; Kaj al la filino de Jehuda Li donis multe da plorado kaj ĝemado.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de la Plorkanto 2
Cross References
2 Kings 25:9Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de la reĝo kaj ĉiujn domojn de Jerusalem; ĉiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro.
Job 19:11Ekflamis kontraŭ mi Lia kolero, Kaj Li rigardas min kiel Lian malamikon.
Isaiah 29:2Mi premos Arielon, kaj estos ĝemado kaj malĝojo; kaj li estos al Mi vera Ariel.
Jeremiah 9:17Tiele diras la Eternulo Cebaot: Serĉu kaj voku ploristinojn, ke ili venu; sendu voki lertulinojn en tia afero, ke ili venu.
Jeremiah 30:14Ĉiuj viaj amikoj forgesis vin, ili vin ne serĉas; ĉar per frapo de malamiko Mi frapis vin, per kruela puno, pro viaj multaj malbonagoj, pro la forteco de viaj pekoj.
Lamentations 2:2Senindulge ekstermis la Sinjoro ĉiujn loĝejojn de Jakob; Li detruis en Sia kolero la fortikaĵojn de la filino de Jehuda, alniveligis ilin al la tero; Li frapis la regnon kaj ĝiajn regantojn.