Libro de la Plorkanto 4:20
La spiro de nia vivo, la sanktoleito de la Eternulo, kaptiĝis en iliajn kavojn, Pri kiu ni diris: Sub lia ombro ni vivos inter la nacioj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de la Plorkanto 4
Cross References
Genesis 2:7Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo.
Judges 9:15Kaj la dornarbusto diris al la arboj: Se vere vi sanktoleas min kiel reĝon super vi, tiam venu, ŝirmu vin sub mia ombro; se ne, tiam eliros fajro el la dornarbusto kaj forbruligos la cedrojn de Lebanon.
1 Samuel 12:5Kaj li diris al ili: La Eternulo estas atestanto antaŭ vi, kaj Lia sanktoleito estas atestanto hodiaŭ, ke vi nenion trovis en mia mano. Kaj ili diris: Atestanto.
1 Samuel 24:6Kaj li diris al siaj homoj: La Eternulo gardu min, ke mi ne faru tian faron al mia sinjoro, al la sanktoleito de la Eternulo, etendante mian manon kontraŭ lin; li estas ja sanktoleito de la Eternulo.
1 Samuel 26:9Sed David diris al Abiŝaj: Ne pereigu lin; ĉar kiu povas senpune etendi sian manon kontraŭ la sanktoleiton de la Eternulo?
2 Samuel 1:14Tiam David diris al li: Kiel vi ne timis etendi vian manon, por pereigi la sanktoleiton de la Eternulo?