Levidoj 11:39
Kaj se mortos ia bruto el tiuj, kiujn vi uzas por manĝi, tiam tiu, kiu ektuŝos ĝian kadavron, estos malpura ĝis la vespero.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Leviticus 11:28Kaj kiu portos kadavraĵon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero: malpuraj ili estas por vi.
Leviticus 11:40Kaj tiu, kiu manĝos ion el ĝia kadavraĵo, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero; kaj tiu, kiu portos ĝian kadavron, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
Leviticus 15:5Kaj se iu ektuŝos lian liton, li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
Leviticus 15:15Kaj la pastro oferfaros ilin, unu kiel pekoferon kaj la duan kiel bruloferon; kaj la pastro pekliberigos lin antaŭ la Eternulo koncerne lian elfluon.
Leviticus 17:15Kaj ĉiu, kiu manĝos mortintaĵon aŭ disŝiritaĵon, ĉu li estas indiĝeno, ĉu fremdulo, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero, kaj poste li estos pura.
Numbers 19:7Kaj la pastro lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li venu en la tendaron, kaj la pastro restos malpura ĝis la vespero.