Levidoj 14:21
Se li estas malriĉa kaj ne havas sufiĉe da bonstato, tiam li prenu unu ŝafidon, kiel pekoferon-skuataĵon, por pekliberiĝi, kaj unu dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel farunoferon, kaj log’on da oleo;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Leviticus 5:7Kaj se li ne estos sufiĉe bonstata, por alporti ŝafinon, li alportu pro sia peko, kiun li pekis, du turtojn aŭ du kolombidojn al la Eternulo, unu kiel propekan oferon, la duan kiel bruloferon.
Leviticus 12:8Kaj se ŝi ne estas sufiĉe bonstata, por alporti ŝafidon, tiam ŝi prenu du turtojn aŭ du kolombidojn, unu kiel bruloferon kaj la duan kiel pekoferon; kaj la pastro pekliberigos ŝin, kaj ŝi puriĝos.
1 Samuel 2:8Li levas malriĉulon el polvo, El koto Li altigas senhavulon, Por sidigi lin kun altranguloj, Kaj tronon de gloro Li heredigas al li; Ĉar al la Eternulo apartenas la fundamentoj de la tero, Kaj sur ili Li starigis la mondon.
Proverbs 17:5Kiu mokas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kiu ĝojas pri ies malfeliĉo, tiu ne restos sen puno.
Luke 6:20Kaj li levis siajn okulojn al siaj disĉiploj, kaj diris: Feliĉaj estas vi malriĉuloj, ĉar via estas la regno de Dio.
2 Corinthians 8:9Ĉar vi scias la gracon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke kvankam li estis riĉa, tamen pro vi li fariĝis malriĉa, por ke vi per lia malriĉeco fariĝu riĉaj.