Levidoj 14:4
tiam la pastro ordonos preni por la purigoto du birdojn vivajn, purajn, kaj cedran lignon kaj ruĝan ŝnureton kaj hisopon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
5Kaj la pastro ordonos buĉi unu birdon super argila vazo, super fluakvo.
Cross References
Exodus 12:22Kaj prenu faskon da hisopo, kaj trempu ĝin en la sango, kiu estos en la pelvo, kaj tuŝu la supran sojlon kaj ambaŭ fostojn per la sango, kiu estos en la pelvo; kaj neniu el vi eliru el la pordo de sia domo ĝis la mateno.
Leviticus 5:7Kaj se li ne estos sufiĉe bonstata, por alporti ŝafinon, li alportu pro sia peko, kiun li pekis, du turtojn aŭ du kolombidojn al la Eternulo, unu kiel propekan oferon, la duan kiel bruloferon.
Leviticus 14:6Kaj la vivan birdon li prenos kaj ankaŭ la cedran lignon kaj la ruĝan ŝnureton kaj la hisopon, kaj li trempos ilin kune kun la viva birdo en la sango de la birdo buĉita super la fluakvo.
Leviticus 14:50kaj li buĉu unu el la birdoj super argila vazo, super fluakvo;
Numbers 19:18kaj viro pura prenu hisopon kaj trempu ĝin en akvo, kaj aspergu la tendon kaj ĉiujn vazojn, kaj la homojn, kiuj tie estis, kaj la tuŝinton de la osto aŭ de la mortigito aŭ de la mortinto aŭ de la tombo.
Hebrews 9:19Ĉar Moseo, parolinte ĉiun ordonon laŭ la leĝo al la tuta popolo, prenis la sangon de bovidoj kaj kaproj, kun akvo kaj lano skarlata kaj hisopo, kaj aspergis la libron mem kaj la tutan popolon,