Leviticus 16:21
kaj Aaron metos siajn ambaŭ manojn sur la kapon de la viva kapro kaj konfesos super ĝi ĉiujn malbonagojn de la Izraelidoj kaj ĉiujn iliajn krimojn kaj ĉiujn iliajn pekojn, kaj li metos ilin sur la kapon de la kapro kaj forsendos ĝin per speciala homo en la dezerton.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Leviticus 1:4Kaj li metu sian manon sur la kapon de la brulofero, kaj li akiros favoron kaj pekpardonon.
Leviticus 26:40Tiam ili konfesos sian kulpon kaj la kulpon de siaj patroj en la malbonagoj, kiujn ili faris kontraŭ Mi kaj pri kio ili spitis Min.
Nehemiah 1:6Via orelo estu atenta, kaj Viaj okuloj estu malfermitaj, por aŭskulti la preĝon de Via servanto, per kiu mi preĝas antaŭ Vi nun tage kaj nokte pri la Izraelidoj, Viaj servantoj, dum mi faras konfeson pri la pekoj de la Izraelidoj, kiujn ni pekis antaŭ Vi; mi kaj la domo de mia patro, ni pekis.
Psalms 32:5Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kaŝis; Mi diris: Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo; Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko. Sela.
Proverbs 28:13Kiu kaŝas siajn pekojn, tiu ne estos feliĉa; Sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita.
Daniel 9:3Kaj mi turnis mian vizaĝon al Dio, la Sinjoro, por preĝi kaj petegi, en fastado, sakaĵo, kaj cindro.