Levidoj 19:14
Ne malbenu surdulon, kaj antaŭ blindulo ne kuŝigu falilon; timu vian Dion: Mi estas la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
13Ne premu vian proksimulon kaj ne rabu; la pago por dungito ne noktorestu ĉe vi ĝis mateno.
Cross References
Genesis 42:18Kaj Jozef diris al ili en la tria tago: Tion faru, kaj vi restos vivaj, ĉar mi havas timon antaŭ Dio.
Leviticus 25:17Kaj ne malprofitigu unu la alian, kaj timu vian Dion; ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio.
Nehemiah 5:15La antaŭaj regionestroj, kiuj estis antaŭ mi, ŝarĝadis la popolon, kaj prenadis de ili panon kaj vinon, krom kvardek sikloj da arĝento; eĉ iliaj junuloj regis super la popolo. Sed mi ne agis tiel, pro timo antaŭ Dio.
Romans 12:14Benu tiujn, kiuj vin persekutas; benu, kaj ne malbenu.
1 Corinthians 8:8Sed manĝaĵo ne rekomendos nin al Dio; ĉar ni havas nek mankon, se ni ne manĝas, nek profiton, se ni manĝas.
1 Peter 1:17Kaj se vi vokas la Patron, kiu sen personfavorado juĝas laŭ la faro de ĉiu, vi pasigu en timo la tempon de via ĉi tiea loĝado;