Levidoj 2:1
Se iu alportos farunoferon al la Eternulo, lia ofero estu el delikata faruno, kaj li verŝu sur ĝin oleon kaj metu sur ĝin olibanon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Leviticus 2:4Se vi alportos farunoferon el io, kio estas bakita en forno, ĝi estu macokukoj el plej bona faruno, miksitaj kun oleo, kaj macoflanoj, ŝmiritaj per oleo.
Leviticus 5:11Se li ne estos sufiĉe bonstata, por alporti du turtojn aŭ du kolombidojn, tiam li alportu kiel oferon pro sia peko dekonon de efo da delikata faruno, kiel propekan oferon; li ne verŝu sur ĝin oleon kaj ne metu sur ĝin olibanon, ĉar ĝi estas propeka ofero.
Leviticus 6:14Kaj jen estas la leĝo pri la farunofero: la filoj de Aaron alportu ĝin antaŭ la Eternulon sur la antaŭan parton de la altaro.
Leviticus 7:10Kaj ĉiu farunofero, miksita kun oleo aŭ seka, apartenu al ĉiuj Aaronidoj, al ĉiuj egale.
Leviticus 9:17Kaj li alportis la farunoferon kaj prenis el ĝi plenmanon kaj bruligis tion sur la altaro krom la matena brulofero.
Leviticus 24:7Kaj metu sur ĉiun vicon puran olibanon, kaj tio estos ĉe la pano memorofero, fajrofero al la Eternulo.