Levidoj 21:6
Sanktaj ili estu antaŭ sia Dio, kaj ili ne malsanktigu la nomon de sia Dio; ĉar la fajroferojn al la Eternulo, la panon al sia Dio ili alportas; tial ili estu sanktaj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 28:36Kaj faru tabuleton el pura oro, kaj gravuru sur ĝi en sigelila maniero: SANKTA AL LA ETERNULO.
Leviticus 3:11Kaj la pastro bruligu tion sur la altaro; ĝi estas manĝaĵo, fajrofero al la Eternulo.
Leviticus 18:21Kaj el via idaro ne fordonu oferon al Moleĥ, kaj ne malhonoru la nomon de via Dio: Mi estas la Eternulo.
Leviticus 20:3Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ tiun homon, kaj Mi ekstermos lin el inter lia popolo pro tio, ke el siaj idoj li donis al Moleĥ, por malpurigi Mian sanktejon kaj malhonori Mian sanktan nomon.
Leviticus 21:23Sed al la kurteno li ne aliru kaj al la altaro li ne alproksimiĝu, ĉar li havas kriplaĵon; por ke li ne malhonoru Miajn sanktejojn, ĉar Mi, la Eternulo, ilin sanktigas.
Numbers 28:2Ordonu al la Izraelidoj kaj diru al ili: Mian oferon, Mian panon, Miajn fajroferojn, Mian agrablan odoraĵon observu, por alportadi al Mi en ilia tempo.