Leviticus 23:3
Dum ses tagoj faru laboron; sed la sepan tagon estas sabato de ripozo, sankta kunveno, nenian laboron faru; ĝi estu sabato al la Eternulo en ĉiuj viaj loĝejoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
4Jen estas la festoj de la Eternulo, sanktaj kunvenoj, kiujn vi kunvokados en ilia tempo:
Cross References
Exodus 16:23Kaj li diris al ili: Jen estas, kion diris la Eternulo: ripozo de sankta sabato de la Eternulo estas morgaŭ; kion vi estas bakontaj, baku, kaj kion vi estas kuirontaj, kuiru; sed ĉion superfluan formetu, por ke ĝi estu konservata ĝis la mateno.
Exodus 16:30Kaj la popolo ripozis en la sepa tago.
Exodus 23:12Dum ses tagoj faru viajn laborojn, kaj en la sepa tago festu, por ke ripozu via bovo kaj via azeno kaj por ke refreŝiĝu la filo de via sklavino kaj la fremdulo.
Exodus 34:21Dum ses tagoj laboru, kaj en la sepa tago ripozu; en la tempo de la plugado kaj de la rikoltado ripozu.
Leviticus 19:3Ĉiu el vi timu sian patrinon kaj sian patron, kaj Miajn sabatojn observu: Mi estas la Eternulo, via Dio.
Isaiah 56:2Feliĉa estas la homo, kiu tion faras, kaj la homido, kiu sin tenas je tio, kaj observas sabaton, por ne malsanktigi ĝin, kaj gardas sian manon, por fari nenian malbonon.