Levidoj 26:19
Kaj Mi rompos vian fieran obstinecon, kaj Mi faros vian ĉielon kiel fero kaj vian teron kiel kupro.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
18Kaj se vi malgraŭ ĉi tio ne obeos Min, tiam Mi sepoble pligrandigos la punon pro viaj pekoj.
Cross References
Deuteronomy 11:17Alie ekflamos kontraŭ vi la kolero de la Eternulo, kaj Li ŝlosos la ĉielon, kaj ne estos pluvo, kaj la tero ne donos siajn produktaĵojn, kaj vi rapide forpereos el la bona lando, kiun la Eternulo donas al vi.
1 Samuel 4:3Kaj la popolo venis en la tendaron, kaj la plejaĝuloj de Izrael diris: Pro kio la Eternulo frapis nin hodiaŭ antaŭ la Filiŝtoj? ni prenu al ni el Ŝilo la keston de interligo de la Eternulo, por ke ĝi venu inter nin kaj savu nin kontraŭ la manoj de niaj malamikoj.
1 Kings 8:35Se la ĉielo ŝlosiĝos tiel, ke ne estos pluvo pro tio, ke ili pekis antaŭ Vi, sed ili ekpreĝos sur ĉi tiu loko kaj gloros Vian nomon kaj returnos sin de sia peko, por ke Vi aŭskultu ilin:
Isaiah 2:12Ĉar la tago de la Eternulo Cebaot estos super ĉio malhumila kaj alta kaj super ĉio aroganta, kiu estos malaltigita;
Isaiah 26:5Ĉar Li ĵetis malsupren loĝantojn de la altaĵo, urbon alte leviĝintan; Li malaltigis ĝin, malaltigis ĝis la tero, ĵetis ĝin al la polvo.
Jeremiah 14:1Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Jeremia koncerne la senpluvecon.