Levidoj 3:5
Kaj la filoj de Aaron forbruligu tion sur la altaro, kune kun la brulofero, kiu estas sur la ligno, sur la fajro; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 29:13Kaj prenu la tutan sebon, kiu kovras la internaĵon, kaj la reton de la hepato, kaj la du renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kaj incense bruligu ilin sur la altaro.
Leviticus 1:9Kaj la internaĵon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro forbruligu ĉion sur la altaro kiel bruloferon; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.
Leviticus 1:17Kaj li disfendu ĝiajn flugilojn, sed ne derompu; kaj la pastro forbruligu ĝin sur la altaro, sur la ligno, kiu estas sur la fajro; ĝi estas brulofero, fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.
Leviticus 4:35Kaj ĝian tutan sebon li apartigos, kiel estas apartigata la sebo de la ŝafo el la pacoferoj, kaj la pastro bruligos ĝin sur la altaro kun la fajroferoj al la Eternulo; kaj la pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis, kaj estos pardonite al li.
Leviticus 7:29Diru al la Izraelidoj jene: Kiu alportas sian pacoferon al la Eternulo, tiu alportu mem al la Eternulo tion, kio apartenas el liaj pacoferoj;
Numbers 18:17Nur pro unuenaskito el bovoj aŭ pro unuenaskito el ŝafoj aŭ pro unuenaskito el kaproj ne prenu elaĉeton: ili estas sanktaĵo; per ilia sango aspergu la altaron, kaj ilian sebon bruligu kiel fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo.