Levidoj 4:26
Kaj ĝian tutan sebon li bruligos sur la altaro, kiel la sebon de pacofero; kaj la pastro liberigos lin de lia peko, kaj estos pardonite al li.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Leviticus 4:8Kaj la tutan sebon de la propeka bovido li forlevu el ĝi, la sebon, kiu kovras la internaĵojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internaĵoj,
Leviticus 4:31Kaj ĝian tutan sebon li apartigos, kiel estas apartigata la sebo de la pacoferoj, kaj la pastro bruligos ĝin sur la altaro, kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo; kaj la pastro pekliberigos lin, kaj estos pardonite al li.
Leviticus 5:10Kaj el la dua li faros bruloferon laŭ la reguloj; kaj la pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis, kaj estos pardonite al li.
Leviticus 5:16Kaj pro la sanktaĵo, kontraŭ kiu li pekis, li pagu, kaj li aldonu kvinonon de ĝia valoro kaj donu tion al la pastro; kaj la pastro pekliberigos lin per la prokulpa virŝafo, kaj estos pardonite al li.
Leviticus 6:7Kaj la pastro pekliberigos lin antaŭ la Eternulo, kaj estos pardonite al li pri ĉio, kion li faris kaj per kio li kulpiĝis.
Leviticus 14:18Kaj la restaĵon de la oleo, kiu estos sur la manplato de la pastro, ĉi tiu metos sur la kapon de la purigato; kaj la pastro pekliberigos lin antaŭ la Eternulo.