Levidoj 5:15
Se iu kulpiĝos, pekante per eraro kontraŭ la sanktaĵoj de la Eternulo, tiam li alportu kiel prokulpan oferon al la Eternulo virŝafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, havantan laŭ via taksado la valoron de du sikloj, laŭ la sankta siklo; ĝi estu prokulpa ofero.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
14Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
Cross References
Exodus 30:13Jen kion devas doni ĉiu, kiu pasas la kalkulon: duonon de siklo laŭ la grandeco de la sankta siklo (siklo enhavas dudek gerojn); duono de siklo estu oferdono por la Eternulo.
Leviticus 1:10Kaj se lia ofero estas el la malgrandaj brutoj, el la ŝafoj aŭ el la kaproj, brulofero, li alportu ĝin virseksan, sendifektan.
Leviticus 5:1Se iu pekos per tio, ke li aŭdos ĵuron kaj estos atestanto, aŭ ke li vidos aŭ scios, sed ne sciigos kaj portos sur si la pekon;
Leviticus 5:18tiam li alportu virŝafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, laŭ via taksado, kiel kulpoferon al la pastro; kaj la pastro pekliberigos lin koncerne lian eraron, kiun li faris ne sciante, kaj estos pardonite al li.
Leviticus 7:1Kaj jen estas la leĝo pri la kulpofero: plejsanktaĵo ĝi estas.
Leviticus 10:17Kial vi ne manĝis la pekoferon sur loko sankta? ĝi estas ja plejsanktaĵo, kaj ĝi estas donita al vi, por forporti la pekon de la komunumo, por pekliberigi ilin antaŭ la Eternulo.