Levidoj 5:9
kaj li aspergos per la sango de la propeka ofero la muron de la altaro, kaj la restintan sangon li elpremos ĉe la bazo de la altaro; tio estas propeka ofero.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Leviticus 1:5Kaj li buĉu la bovidon antaŭ la Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, alportu la sangon kaj aspergu per la sango ĉirkaŭe la altaron, kiu estas ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
Leviticus 4:7Kaj la pastro metu iom el la sango sur la kornojn de la altaro de bonodora incenso antaŭ la Eternulo en la tabernaklo de kunveno, kaj la tutan ceteran sangon de la bovido li elverŝu ĉe la bazo de la altaro de bruloferoj, kiu estas ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
Leviticus 4:25Kaj la pastro prenos iom el la sango de la propeka ofero per sia fingro, kaj li metos ĝin sur la kornojn de la altaro de bruloferoj, kaj la ceteran sangon li elverŝos ĉe la bazo de la altaro de bruloferoj.
Leviticus 4:34Kaj la pastro prenos per sia fingro iom el la sango de la propeka ofero kaj metos ĝin sur la kornojn de la altaro de bruloferoj, kaj ĝian tutan ceteran sangon li elverŝos ĉe la bazo de la altaro.
Isaiah 42:21La Eternulo deziris pro Sia justeco, ke Li faru la leĝon granda kaj glora.
Hebrews 12:24kaj al Jesuo, la interulo de nova interligo, kaj al la sango de aspergo, kiu parolas pli bonajn aferojn ol la sango de Habel.