Levidoj 7:20
Se iu, havante sur si malpuraĵon, manĝos viandon el la pacofero, kiu estis destinita por la Eternulo, ties animo ekstermiĝos el sia popolo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 17:14Kaj se estos prepucihava virseksulo, kiu ne cirkumcidos la karnon de sia prepucio, tiu animo ekstermiĝos el sia popolo: Mian interligon ĝi rompis.
Exodus 30:38Se iu faros ion similan, por odorigi per ĝi, li ekstermiĝos el sia popolo.
Leviticus 7:27Ĉiu, kiu manĝos ian sangon, ekstermiĝos el sia popolo.
Leviticus 18:29Ĉar se iu faros ion el ĉiuj tiuj abomenaĵoj, la farantoj ekstermiĝos el sia popolo.
Leviticus 20:3Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ tiun homon, kaj Mi ekstermos lin el inter lia popolo pro tio, ke el siaj idoj li donis al Moleĥ, por malpurigi Mian sanktejon kaj malhonori Mian sanktan nomon.
Leviticus 23:29Ĉiu animo, kiu ne humiligos sin en tiu tago, ekstermiĝos el inter sia popolo.