Leviticus 7:30
propramane li alportu la fajroferon al la Eternulo; la sebon kune kun la brustaĵo li alportu; la brustaĵon, por skui ĝin kiel skuoferon antaŭ la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
31Kaj la pastro bruligos la sebon sur la altaro, kaj la brustaĵo estos por Aaron kaj por liaj filoj.
Cross References
Exodus 29:24kaj metu ĉion sur la manojn de Aaron kaj sur la manojn de liaj filoj, kaj skuu tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo.
Leviticus 3:9Kaj li alportu el la pacofero kiel fajroferon al la Eternulo ĝian sebon, la tutan voston, detranĉitan ĉe la sakro, kaj la sebon, kiu kovras la internaĵojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internaĵoj,
Leviticus 8:27Kaj li metis ĉion ĉi tion sur la manojn de Aaron kaj sur la manojn de liaj filoj, kaj li skuis tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo.
Leviticus 9:21Kaj la brustaĵojn kaj la dekstran femuron Aaron skuis kiel skuoferon antaŭ la Eternulo, kiel Moseo ordonis.
Numbers 6:20Kaj la pastro skuos tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo; sanktigita ĝi estu por la pastro, krom la brustaĵo de skuado kaj la femuro de levado. Poste la konsekrito povas trinki vinon.
Psalms 110:3En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo. De la komenco de matenruĝo aliĝas al vi la roso de via junularo.