Leviticus 8:31
Kaj Moseo diris al Aaron kaj al liaj filoj: Kuiru la viandon ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj tie manĝu ĝin, kaj ankaŭ la panon, kiu estas en la korbo de konsekrado, kiel mi ordonis, dirante: Aaron kaj liaj filoj ĝin manĝu.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
32Kaj la restaĵon el la viando kaj el la pano forbruligu per fajro.
Cross References
Leviticus 6:28Kaj la argilan vazon, en kiu ĝi estis kuirita, oni disrompu; kaj se ĝi estis kuirita en kupra vazo, oni purigu ĉi tiun kaj lavu ĝin per akvo.
Leviticus 10:17Kial vi ne manĝis la pekoferon sur loko sankta? ĝi estas ja plejsanktaĵo, kaj ĝi estas donita al vi, por forporti la pekon de la komunumo, por pekliberigi ilin antaŭ la Eternulo.
1 Samuel 2:13nek la devojn de pastroj koncerne la popolon. Se iu buĉis oferon, tiam venadis knabo de la pastro dum la kuirado de la viando, havante en sia mano tridentan forkon,
John 6:33Ĉar la pano de Dio estas tiu, kiu malsupreniras de la ĉielo kaj donas vivon al la mondo.
John 6:51Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; se iu manĝos el ĉi tiu pano, tiu vivos eterne; kaj la pano, kiun mi donos, estas mia karno, por la vivo de la mondo.
Galatians 2:20Kun Kristo mi krucumiĝis, tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi.