Luke 16:15
Kaj li diris al ili: Vi estas tiuj, kiuj ŝajnigas sin justaj antaŭ homoj, sed Dio scias viajn korojn; ĉar kio estas altigita inter homoj, tio estas abomenaĵo antaŭ Dio.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
14Kaj la Fariseoj ankaŭ, kiuj estis monavidaj, aŭdis ĉion tion, kaj ili lin mokis.
Cross References
1 Chronicles 29:17Mi scias, ho mia Dio, ke Vi esploras la koron kaj ke sincereco plaĉas al Vi; el sincera koro mi oferis ĉion ĉi tion; kaj nun mi vidas kun ĝojo Vian popolon, kiu troviĝas ĉi tie, ke ĝi oferas al Vi.
Psalms 7:9Finiĝu la malboneco de malpiuloj, kaj Vi subtenu justulon, Vi, kiu esploras korojn kaj internaĵojn, justa Dio!
Psalms 49:13Tia estas ilia vojo, ilia espero, Kaj iliaj posteuloj aprobas ilian opinion. Sela.
Psalms 139:1Ho Eternulo, Vi min esploras kaj min konas.
Proverbs 20:6Multaj homoj proklamas pri sia boneco; Sed kiu trovos homon fidelan?
Isaiah 1:10Aŭskultu la vortojn de la Eternulo, estroj de Sodom; atentu la instruon de nia Dio, popolo de Gomora!