Evangelio laŭ Luko 17:2
Pli bone estus por tiu, se muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus ĵetita en la maron, ol se li metus falilon por unu el ĉi tiuj malgranduloj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
3Gardu vin; se via frato pekos, admonu lin; kaj se li pentos, pardonu lin.
Read all of Evangelio laŭ Luko 17
Cross References
Zechariah 13:7Ho glavo, leviĝu kontraŭ Mian paŝtiston kaj kontraŭ Mian plej proksiman amikon, diras la Eternulo Cebaot; frapu la paŝtiston, por ke diskuru la ŝafoj; kaj Mi returnos Mian manon al la malgranduloj.
Matthew 18:10Gardu vin, ke vi ne malestimu unu el tiuj malgranduloj; ĉar mi diras al vi, ke iliaj anĝeloj en la ĉielo ĉiam rigardas la vizaĝon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo.
Matthew 26:24La Filo de homo iros, kiel estas skribite pri li; sed ve al tiu viro, de kiu la Filo de homo estos perfidita! se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li.
John 21:15Post la matenmanĝo Jesuo diris al Simon Petro: Simon, filo de Jona, ĉu vi amas min pli, ol tiuj? Li diris al li: Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li: Paŝtu miajn ŝafidojn.
1 Corinthians 9:15Sed mi uzis nenion el tiuj rajtoj; kaj mi skribas ĉi tion, ne por ke tio estu farita ĉe mi; ĉar estus pli bone por mi morti, ol se iu vantigus mian fieraĵon.
2 Peter 2:1Sed ankaŭ falsaj profetoj troviĝis inter la popolo tiel same, kiel inter vi estos falsaj instruistoj, kiuj sekrete enkondukos herezojn pereigajn, eĉ malkonfesante la Sinjoron, kiu ilin elaĉetis, kaj venigante sur sin rapidan pereon.