Evangelio laŭ Luko 17:22
Kaj li diris al la disĉiploj: Venos tagoj, kiam vi deziros vidi unu el la tagoj de la Filo de homo, kaj vi ne vidos.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
21kaj oni ne diros: Jen ĉi tie, aŭ: Jen tie! ĉar jen la regno de Dio estas inter vi.
23Kaj ili diros al vi: Jen tie! Jen ĉi tie! Ne foriru, nek sekvu;
Read all of Evangelio laŭ Luko 17
Cross References
Matthew 9:15Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu la filoj de la edziĝejo povas malĝoji, dum la fianĉo estas kun ili? Sed venos tagoj, kiam la fianĉo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos.
Luke 5:35Sed venos tagoj; kaj kiam la fianĉo estos prenita for de ili, tiam ili fastos en tiuj tagoj.
John 7:33Jesuo do diris al ili: Ankoraŭ iom da tempo mi estas kun vi, kaj mi foriras al Tiu, kiu min sendis.
John 12:35Jesuo do diris al ili: Ankoraŭ mallongan tempon estas la lumo kun vi. Iradu, dum vi havas la lumon, por ke la mallumo ne venu sur vin; ĉar tiu, kiu iradas en mallumo, ne scias, kien li iras.
John 16:5Sed nun mi foriras al Tiu, kiu min sendis; kaj neniu el vi demandas min: Kien vi iras?
John 17:11Mi jam ne estas en la mondo, kaj ĉi tiuj estas en la mondo, kaj mi venas al Vi. Patro Sankta, gardu en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi, por ke ili estu unu tiel same, kiel ni.