Luke 2:7
Kaj ŝi naskis sian unuan filon, kaj ŝi ĉirkaŭvindis lin kaj kuŝigis lin en staltrogon, ĉar ne estis loko por ili en la gastejo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
6Kaj dum ili estis tie, venis la tagoj por ŝia akuŝo.
8Kaj en tiu sama regiono estis paŝtistoj, kiuj kamploĝis kaj nokte gardis sian gregon.
Cross References
Genesis 42:27Kaj unu el ili malfermis sian sakon, por doni furaĝon al sia azeno dum la nokta halto, kaj li ekvidis sian monon, kiu estis en la aperturo de lia sako.
Exodus 4:24Sur la vojo, en la noktohaltejo, renkontis lin la Eternulo kaj volis mortigi lin;
Isaiah 7:14Tial la Sinjoro mem donos al vi signon: jen virgulino gravediĝis, kaj ŝi naskos filon, kaj ŝi donos al li la nomon Emanuel.
Matthew 1:25kaj li ne ekkonis ŝin, ĝis ŝi naskis filon; kaj li donis al li la nomon JESUO.
Matthew 13:55Ĉu ĉi tiu ne estas la filo de la ĉarpentisto? ĉu lia patrino ne estas nomata Maria? kaj liaj fratoj Jakobo kaj Joses kaj Simon kaj Judas?
Luke 10:34kaj alproksimiĝis, kaj bandaĝis liajn vundojn, kaj surverŝis oleon kaj vinon; kaj li metis lin sur sian beston, kaj kondukis lin al gastejo, kaj zorgis pri li.