Evangelio laŭ Luko 21:24
Kaj ili falos per tranĉrando de glavo, kaj forkaptiĝos en ĉiujn naciojn; kaj Jerusalem estos piedpremata de la nacianoj, ĝis plenumiĝos la tempoj de la nacianoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Evangelio laŭ Luko 21
Cross References
Deuteronomy 28:64Kaj la Eternulo disĵetos vin inter ĉiujn popolojn, de unu fino de la tero ĝis la alia fino de la tero; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el ŝtono, dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj.
Isaiah 63:18Ne longe posedis Via sankta popolo; niaj malamikoj dispremis per la piedoj Vian sanktejon.
Isaiah 66:19Kaj Mi faros sur ili signon, kaj la saviĝintojn el ili Mi sendos al la popoloj Tarŝiŝ, Pul, kaj Lud, al la streĉantoj de pafarkoj, al Tubal kaj Javan, sur la malproksimajn insulojn, kiuj ne aŭdis la famon pri Mi kaj ne vidis Mian gloron; kaj ili proklamos Mian gloron inter la popoloj.
Daniel 8:13Kaj mi aŭdis unu sanktulon, kiu parolis, kaj tiu sanktulo diris al iu, kiu demandis: Ĝis kiam havos forton la profetaĵo pri la ĉiutagaj oferoj kaj pri la terura peko, ke la sanktejo kaj la armeo estos piedpremataj?
Daniel 12:7Kaj mi aŭskultis la viron en la tolaj vestoj, kiu staris super la akvo de la rivero; li levis sian dekstran manon kaj sian maldekstran manon al la ĉielo, kaj ĵuris per Tiu, kiu vivas eterne, ke tio estos post la paso de tempo kaj tempoj kaj duono de tempo; kaj kiam finiĝos la dissemiteco de la sankta popolo, tiam plenumiĝos ĉio ĉi tio.
Romans 11:25Ĉar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu ĉi tiun misteron, por ke vi ne opiniu vin saĝaj, ke laŭparta obstiniĝo okazis al Izrael, ĝis la pleneco de la nacianoj envenos;