Evangelio laŭ Luko 22:42
dirante: Patro, se Vi volas, formetu de mi ĉi tiun kalikon; tamen plenumiĝu ne mia volo, sed Via.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
41Kaj li iris for de ili proksimume ŝtonĵeton, kaj li genuis, kaj preĝis,
43Kaj aperis antaŭ li anĝelo el la ĉielo, fortigante lin.
Read all of Evangelio laŭ Luko 22
Cross References
Isaiah 51:17Vekiĝu, vekiĝu, leviĝu, ho Jerusalem, vi, kiu trinkis el la mano de la Eternulo la kalikon de Lia kolero; la ŝaŭmantan ebriigantan kalikon vi eltrinkis ĝis la fundo.
Jeremiah 25:15Ĉar tiele diras al mi la Eternulo, Dio de Izrael: Prenu el Mia mano ĉi tiun pokalon de la vino de furiozo, kaj trinkigu el ĝi ĉiujn naciojn, al kiuj Mi sendas vin.
Matthew 26:39Kaj irinte iom antaŭen, li falis sur sian vizaĝon, preĝante, kaj dirante: Ho mia Patro, se povas esti, ĉi tiu kaliko pasu for de mi; tamen ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas.
Matthew 26:44Kaj li denove lasis ilin kaj foriris, kaj la trian fojon preĝis, denove dirante la samajn vortojn.
Luke 22:17Kaj ricevinte kalikon, kaj doninte dankon, li diris: Ĉi tion prenu kaj dividu inter vi;
John 5:30Mi ne povas per mi mem fari ion; kiel mi aŭdas, tiel mi juĝas; kaj mia juĝo estas justa, ĉar mi celas ne mian propran volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis.