Evangelio laŭ Luko 24:30
Kaj dum li sidis kun ili ĉe manĝo, li prenis panon, kaj ĝin benis kaj dispecigis kaj donis al ili.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
31Kaj iliaj okuloj malfermiĝis, kaj ili rekonis lin, kaj li fariĝis nevidebla por ili.
Read all of Evangelio laŭ Luko 24
Cross References
Matthew 14:19Kaj li ordonis al la homamasoj sidiĝi sur la herbo; kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la disĉiploj, kaj la disĉiploj al la homamasoj.
Matthew 26:26Kaj dum ili manĝis, Jesuo prenis panon, kaj beninte, dispecigis ĝin kaj donis al la disĉiploj, kaj diris: Prenu, manĝu; ĉi tio estas mia korpo.
Mark 8:6Kaj li ordonis al la homamaso sidiĝi sur la tero; kaj li prenis la sep panojn, kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la disĉiploj por disdoni; kaj ili disdonis al la homamaso.
Luke 9:16Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li ilin benis kaj dispecigis, kaj donis al la disĉiploj, por meti antaŭ la homamason.
Luke 24:35Kaj ili rakontis tion, kio okazis sur la vojo, kaj kiamaniere li rekoniĝis al ili en la dispecigo de pano.
Acts 27:35Kaj dirinte tion kaj preninte panon, li donis dankon al Dio antaŭ ĉiuj; kaj dispeciginte ĝin, li komencis manĝi.