Evangelio laŭ Luko 6:23
Ĝoju en tiu tago, kaj pro ĝojo saltu, ĉar jen via rekompenco estas granda en la ĉielo; ĉar tiel same faris iliaj patroj kontraŭ la profetoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
24Sed ve al vi riĉuloj! ĉar vi jam ricevis vian konsolon.
Read all of Evangelio laŭ Luko 6
Cross References
1 Kings 18:4kiam Izebel ekstermis la profetojn de la Eternulo, Obadja prenis cent profetojn kaj kaŝis ilin en kavernoj po kvindek homoj kaj nutradis ilin per pano kaj akvo.)
1 Kings 19:10Kaj li respondis: Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, ĉar la Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni serĉas mian animon, por forpreni ĝin.
1 Kings 21:20Kaj Aĥab diris al Elija: Vi trovis min, ho mia malamiko! Kaj tiu diris: Mi trovis, ĉar vi vin vendis, por fari malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo.
1 Kings 22:27kaj diru: Tiele diras la reĝo: Metu ĉi tiun en malliberejon, kaj nutru lin per mizera pano kaj mizera akvo, ĝis mi revenos en paco.
2 Chronicles 36:16Sed ili mokis la senditojn de Dio, malŝatis Liajn vortojn, kaj ridis pri Liaj profetoj, ĝis la kolero de la Eternulo leviĝis kontraŭ Lian popolon tiel, ke saniĝo fariĝis ne ebla.
Isaiah 35:6Tiam la lamulo eksaltos kiel cervo, kaj la lango de la mutulo ekkantos; ĉar en la dezerto elfendiĝos akvo kaj en la stepo riveroj.