Evangelio laŭ Luko 7:22
Kaj li respondis kaj diris al ili: Iru kaj sciigu Johanon pri tio, kion vi vidis kaj aŭdis: blinduloj vidas, lamuloj marŝas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj aŭdas, mortintoj leviĝas, al malriĉuloj evangelio estas predikata.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
23Kaj feliĉa estas ĉiu, kiu ne falpuŝiĝas pro mi.
Read all of Evangelio laŭ Luko 7
Cross References
Psalms 146:8La Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj; La Eternulo restarigas la kurbigitojn; La Eternulo amas la virtulojn;
Isaiah 32:3La okuloj de vidantoj ne estos fermitaj, kaj la oreloj de aŭdantoj atentos.
Isaiah 42:6Mi, la Eternulo, alvokis vin por la vero, kaj Mi prenos vin je la mano kaj gardos vin, kaj faros vin interligo por la popolo, lumo por la nacioj,
Isaiah 43:8Elirigu la popolon blindan, kiu tamen havas okulojn, kaj la surdulojn, kiuj tamen havas orelojn.
Jeremiah 31:8Jen Mi venigos ilin el la lando norda, kaj kolektos ilin de la randoj de la tero, kune kun la blinduloj kaj lamuloj, gravedulinoj kaj naskintinoj; en granda amaso ili revenos ĉi tien.
Matthew 9:28Kaj kiam li venis en la domon, la blinduloj alvenis al li, kaj Jesuo diris al ili: Ĉu vi kredas, ke mi povas fari ĉi tion? Ili diris al li: Jes, Sinjoro.