Libro de Malaĥi 2:14
Vi diras: Kial? Tial, ke la Eternulo estas atestanto inter vi kaj la edzino de via juneco, kontraŭ kiu vi agis perfide, kvankam ŝi estas via kamaradino kaj via leĝa edzino.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 2:18Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li.
Judges 11:10Kaj la plejaĝuloj de Gilead diris al Jiftaĥ: La Eternulo estu aŭskultanto inter ni, ke ni faros konforme al viaj vortoj.
Proverbs 2:17Kiu forlasas la amikon de sia juneco, Kaj forgesas la ligon de sia Dio;
Proverbs 5:20Kaj kial, mia filo, vi volas serĉi al vi plezuron ĉe fremda virino Kaj enbrakigi ne apartenantan al vi?
Ecclesiastes 9:9Ĝuu la vivon kun la edzino, kiun vi amas en la tempo de via tuta vanta vivo, kaj kiun Dio donis al vi por ĉiuj viaj vantaj tagoj; ĉar ĉi tio estas via apartenaĵo en via vivo, kaj en viaj laboroj, kiujn vi laboris sub la suno.
Isaiah 54:6Ĉar kiel virinon forlasitan kaj afliktitan en la spirito la Eternulo vin alvokis; kaj kiel edzinon de la juneco, kvankam forpuŝitan, diras via Dio.