Malachi 3:18
Kaj vi denove vidos la diferencon inter virtulo kaj malvirtulo, inter tiu, kiu servas al Dio, kaj tiu, kiu ne servas al Li.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 11:7Sed ĉe ĉiuj Izraelidoj ne movos hundo sian langon, nek kontraŭ homon, nek kontraŭ bruton; por ke vi sciu, kiel la Eternulo faras apartigon inter la Egiptoj kaj la Izraelidoj.
Job 6:29Rigardu denove, vi ne trovos malpiaĵon; Ripetu, vi trovos mian pravecon en la afero.
Psalms 58:10Ĝojos la virtulo, kiam li vidos venĝon; Li lavos siajn piedojn en la sango de la malvirtulo.
Jeremiah 12:15Kaj kiam Mi estos elŝirinta ilin, Mi denove kompatos ilin kaj revenigos ĉiun al lia heredaĵo kaj ĉiun en lian landon.
Daniel 12:1En tiu tempo leviĝos Miĥael, la granda protektanto, kiu defendas la filojn de via popolo; kaj venos tempo malfacila, kia ne ekzistis de tiu tempo, kiam aperis homoj, ĝis la nuna tempo; sed saviĝos en tiu tempo el via popolo ĉiuj, kiuj troviĝos enskribitaj en la libro.
Zechariah 1:6Sed Miaj vortoj kaj decidoj, pri kiuj Mi diris al Miaj servantoj, la profetoj, ĉu ili ne trafis viajn patrojn? Kaj ili pentis, kaj diris: Kiel la Eternulo Cebaot decidis agi kun ni pro niaj vojoj kaj pro niaj agoj, tiel Li agis kun ni.