Evangelio laŭ Marko 10:24
Kaj la disĉiploj miris pro liaj vortoj. Sed Jesuo, respondante denove, diris al ili: Infanoj, kiel malfacile estas por tiuj, kiuj fidas al la riĉo, eniri en la regnon de Dio!
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
25Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio.
Read all of Evangelio laŭ Marko 10
Cross References
Psalms 17:14Kontraŭ la homoj, ho Eternulo, per Via mano, Kontraŭ la homoj de ĉi tiu mondo, kiuj havas sian parton en la nuna vivo, Kaj kies ventron Vi plenigis per Viaj trezoroj, Ke iliaj filoj estos sataj kaj ili lasos restaĵon por siaj infanoj.
Psalms 52:7Jen estas la viro, kiu ne en Dio vidis sian forton, Sed fidis sian grandan riĉecon, Sentis sin forta per sia malbonpovado.
Proverbs 11:28Kiu fidas sian riĉecon, tiu falos; Sed virtuloj floros kiel juna folio.
Proverbs 23:5Ĉu vi direktos viajn okulojn al ĝi? ĝi jam ne ekzistos; Ĉar riĉeco faras al si flugilojn kiel aglo, kaj forflugas al la ĉielo.
Ezekiel 28:4kvazaŭ per via saĝeco kaj via kompetenteco vi akirus al vi la potencon kaj kolektus oron kaj arĝenton en vian trezorejon;
Zephaniah 1:18Nek ilia arĝento nek ilia oro povos ilin savi en la tago de la kolero de la Eternulo, sed per la fajro de Lia indigno estos forbruligita la tuta lando; ĉar rapidan ekstermon Li faros al ĉiuj loĝantoj de la lando.