Evangelio laŭ Mateo 10:14
Kaj se iu ne akceptos vin, nek aŭskultos viajn vortojn, tiam forirante el tiu domo aŭ tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
13Kaj se la domo estas inda, via paco venu sur ĝin; sed se ĝi ne estas inda, via paco revenu al vi.
Read all of Evangelio laŭ Mateo 10
Cross References
Nehemiah 5:13Kaj mi elskuis mian baskon, kaj diris: Tiele Dio elskuu el lia domo kaj el lia akiritaĵo ĉiun homon, kiu ne plenumos tiun vorton; tiele li estu elskuita kaj senhava. Kaj la tuta komunumo diris: Amen; kaj oni gloris la Eternulon. Kaj la popolo agis tiele.
Matthew 18:5Kaj kiu akceptos unu tian infanon en mia nomo, tiu akceptas min;
Mark 9:37Kiu akceptos unu el tiaj infanoj en mia nomo, tiu akceptas min; kaj kiu akceptas min, tiu akceptas ne min, sed Tiun, kiu sendis min.
Luke 9:48kaj diris al ili: Kiu akceptos ĉi tiun infanon en mia nomo, tiu min akceptas; kaj kiu min akceptos, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis; ĉar kiu estas plej malgranda inter vi ĉiuj, tiu estas granda.
John 13:20Vere, vere, mi diras al vi: Kiu akceptas tiun, kiun mi sendas, tiu akceptas min; kaj kiu min akceptas, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis.
Acts 18:6Sed kiam ili kontraŭstaris kaj blasfemis, li elskuis siajn vestojn, kaj diris al ili: Via sango estu sur viaj kapoj; mi estas pura; de nun mi iros al la nacianoj.