Evangelio laŭ Mateo 10:26
Tial ne timu ilin, ĉar nenio estas kovrita, kio ne estos elmontrita, kaj nenio kaŝita, kio ne estos konigita.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Evangelio laŭ Mateo 10
Cross References
Proverbs 28:1Malvirtulo kuras, kiam neniu persekutas; Sed virtuloj estas sentimaj kiel leono.
Isaiah 41:10ne timu, ĉar Mi estas kun vi; ne maltrankviliĝu, ĉar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.
Isaiah 43:1Sed nun tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael: Ne timu, ĉar Mi vin savos; Mi vokos vin laŭ via nomo, vi estas Mia.
Isaiah 51:12Mi, Mi mem estas via konsolanto. Kiu vi estas, ke vi timas homon morteman, kaj homidon, kiu estas egala al herbo;
Jeremiah 1:17Kaj vi zonu viajn lumbojn, leviĝu, kaj diru al ili ĉion, kion Mi ordonas al vi; ne tremu antaŭ ili, por ke Mi ne tremigu vin antaŭ ili.
Matthew 10:28Kaj ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon; sed prefere timu Tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en Gehena.