Evangelio laŭ Mateo 10:42
Kaj kiu trinkigos nur tason da malvarma akvo al unu el ĉi tiuj malgranduloj en la nomo de disĉiplo, vere mi diras al vi, tiu neniel perdos sian rekompencon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Evangelio laŭ Mateo 10
Cross References
1 Kings 17:11Kaj ŝi ekiris, por preni; tiam li vokis al ŝi, kaj diris: Alportu al mi pecon da pano en viaj manoj.
Zechariah 13:7Ho glavo, leviĝu kontraŭ Mian paŝtiston kaj kontraŭ Mian plej proksiman amikon, diras la Eternulo Cebaot; frapu la paŝtiston, por ke diskuru la ŝafoj; kaj Mi returnos Mian manon al la malgranduloj.
Matthew 18:3kaj diris: Vere mi diras al vi: Se vi ne turniĝos kaj ne fariĝos kiel infanoj, vi neniel eniros en la regnon de la ĉielo.
Matthew 18:14Tiel same ne estas la volo de via Patro, kiu estas en la ĉielo, ke unu el ĉi tiuj malgranduloj pereu.
Mark 9:41Ĉar kiu donos al vi trinki tason da akvo, pro tio, ke vi apartenas al Kristo, vere mi diras al vi, tiu neniel perdos sian rekompencon.
Mark 14:7Ĉar la malriĉulojn vi ĉiam havas kun vi, kaj kiam ajn vi volas, vi povas bonfari al ili; sed min vi ne ĉiam havas.