Evangelio laŭ Mateo 11:5
blinduloj ricevas vidpovon, kaj lamuloj marŝas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj aŭdas, kaj mortintoj leviĝas, kaj al malriĉuloj evangelio estas predikata.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
4Kaj Jesuo responde diris al ili: Iru kaj sciigu al Johano tion, kion vi aŭdas kaj vidas:
6Kaj feliĉa estas ĉiu, kiu ne falpuŝiĝas pro mi.
Read all of Evangelio laŭ Mateo 11
Cross References
2 Kings 5:7Kiam la reĝo de Izrael tralegis la leteron, li disŝiris siajn vestojn, kaj diris: Ĉu mi estas Dio, por mortigi kaj vivigi, ke tiu sendas al mi, por ke mi liberigu homon de lia lepro? nun sciu kaj vidu, ke li serĉas pretekston kontraŭ mi.
Psalms 22:26La humiluloj manĝu kaj satiĝu, Gloru la Eternulon Liaj serĉantoj; Via koro vivu eterne.
Psalms 146:8La Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj; La Eternulo restarigas la kurbigitojn; La Eternulo amas la virtulojn;
Isaiah 35:4Diru al tiuj, kiuj estas senkuraĝigitaj en la koro: Tenu vin forte, ne timu; jen estas via Dio! venos venĝo, repago de Dio; Li mem venos kaj helpos vin.
Isaiah 43:8Elirigu la popolon blindan, kiu tamen havas okulojn, kaj la surdulojn, kiuj tamen havas orelojn.
Isaiah 66:2Ĉion tion faris ja Mia mano, kaj tiel ĉio fariĝis, diras la Eternulo. Nur tion Mi rigardas: humilulon kaj spirite-afliktiton, kiu respektegas Mian vorton.