Evangelio laŭ Mateo 13:33
Alian parabolon li parolis al ili: La regno de la ĉielo similas al fermentaĵo, kiun virino prenis kaj kaŝis en tri mezurojn da faruno, ĝis la tuto fermentis.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
34Ĉion tion parolis Jesuo per paraboloj al la homamasoj, kaj sen parabolo li parolis nenion al ili;
Read all of Evangelio laŭ Mateo 13
Cross References
2 Samuel 13:6Amnon kuŝiĝis, kaj ŝajnigis sin malsana; kaj venis la reĝo, por vidi lin, kaj Amnon diris al la reĝo: Mi petas, ke venu mia fratino Tamar, kaj ke ŝi pretigu antaŭ miaj okuloj du kuketojn, por ke mi manĝu el ŝiaj manoj.
Proverbs 4:18Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo leviĝanta, Kiu ĉiam pli lumas ĝis plena tagiĝo.
Matthew 13:24Alian parabolon li proponis al ili, dirante: La regno de la ĉielo similas al homo, kiu semis bonan semon en sia kampo;
Luke 13:21Ĝi estas simila al fermentaĵo, kiun virino prenis kaj kaŝis en tri mezuroj da faruno, ĝis la tuto fermentis.
John 16:12Mi havas ankoraŭ multon por diri al vi, sed vi ne povas ĝin nun elporti.
Galatians 5:9Malmulto da fermentaĵo fermentigas la tutan mason.