Evangelio laŭ Mateo 15:31
tiel ke la homamaso miris, vidante mutulojn parolantaj, kriplulojn sanaj, kaj lamulojn piedirantaj, kaj blindulojn vidantaj; kaj ili gloris la Dion de Izrael.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Evangelio laŭ Mateo 15
Cross References
Genesis 33:20Kaj li starigis tie altaron, kaj li nomis ĝin El, la Dio de Izrael.
Psalms 50:15Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.
Matthew 9:8Kaj vidinte tion, la homamasoj timis, kaj gloris Dion, kiu donis tian aŭtoritaton al homoj.
Matthew 18:8Kaj se via mano aŭ via piedo faligas vin, detranĉu ĝin kaj forĵetu ĝin de vi: estas bone por vi eniri en vivon kripla aŭ lama prefere ol, havante du manojn aŭ du piedojn, esti enĵetita en la eternan fajron.
Mark 2:12Kaj li leviĝis, kaj tuj prenis la liton, kaj eliris antaŭ ĉiuj, tiel ke ĉiuj miregis, kaj gloris Dion, dirante: Neniam ni vidis ion tian.
Mark 9:43Kaj se via mano faligas vin, detranĉu ĝin: estas bone por vi eniri en vivon kripla prefere ol, havante du manojn, eniri en Gehenan, en la neestingeblan fajron,