Evangelio laŭ Mateo 16:13
Kaj Jesuo, veninte en la regionojn de Cezarea Filipi, demandis siajn disĉiplojn, dirante: Kiu, diras la homoj, ke mi, la Filo de homo, estas?
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Evangelio laŭ Mateo 16
Cross References
Daniel 7:13Poste mi vidis en la nokta vizio, ke jen en la nuboj de la ĉielo iris kvazaŭ filo de homo, venis al la Antaŭtempulo, kaj estis alkondukita al Li.
Matthew 9:6Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn — tiam li diris al la paralizulo: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.
Matthew 12:32Kaj al iu, kiu parolos vorton kontraŭ la Filo de homo, tio estos pardonita; sed al iu, kiu parolos kontraŭ la Sankta Spirito, tio ne estos pardonita en ĉi tiu mondo, nek en la venonta.
Matthew 13:37Kaj responde li diris: Tiu, kiu semas la bonan semon, estas la Filo de homo;
Matthew 15:21Kaj elirinte de tie, Jesuo foriris en la regionojn apud Tiro kaj Cidon.
Mark 8:27Kaj eliris Jesuo kaj liaj disĉiploj en la vilaĝojn de Cezarea Filipi; kaj sur la vojo li demandis siajn disĉiplojn, dirante al ili: Kiu, diras la homoj, ke mi estas?