Evangelio laŭ Mateo 19:14
Sed Jesuo diris: Lasu la infanojn, kaj ne malhelpu ilin, veni al mi; ĉar el tiaj estas la regno de la ĉielo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
15Kaj metinte la manojn sur ilin, li foriris de tie.
Read all of Evangelio laŭ Mateo 19
Cross References
Genesis 17:7Kaj Mi starigos Mian interligon inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj, eternan interligon, ke Mi estos Dio por vi kaj por via idaro post vi.
Genesis 21:4Kaj Abraham cirkumcidis sian filon Isaak, kiam tiu havis la aĝon de ok tagoj, kiel ordonis al li Dio.
1 Samuel 1:11Kaj ŝi faris sanktan promeson, kaj diris: Ho Eternulo Cebaot! se Vi rigardos la suferon de Via sklavino kaj rememoros min kaj ne forgesos Vian sklavinon kaj donos al Via sklavino idon virseksan, tiam mi fordonos lin al la Eternulo por la tuta tempo de lia vivo, kaj tondilo ne tuŝos lian kapon.
1 Samuel 1:24Kaj post kiam ŝi demamigis lin, ŝi venigis lin kun si kune kun tri bovoj kaj unu efo da faruno kaj felsako da vino, kaj ŝi venigis lin en la domon de la Eternulo en Ŝilo; kaj la knabo estis ankoraŭ juna.
Matthew 11:25En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris: Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ke tion Vi kaŝis for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanoj;
Mark 10:14Sed Jesuo, vidinte tion, indignis, kaj diris al ili: Lasu la infanojn veni al mi; ne malhelpu ilin, ĉar el tiaj estas la regno de Dio.